Novaĵoj (Januaro 01)

(GMT+08:00) 2020-01-01 17:32:17     Redaktoro:Li

Feliĉan novjaron, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 1a de januaro. Ĉi tie ni donu al vi festajn bondezirojn. Hodiaŭ ni unue disaŭdigos al vi novaĵojn, Ĉinio penos por komuna disvolviĝo de mondo,Mi amas la patrujon! Vivu la patrujo! Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Antaŭ la nova jaro ĉina prezidanto Xi Jinping donis novjaran paroladon per Ĉina Komunikila Grupo kaj la interreto. En sia parolado Xi resumis atingojn de 2019, antaŭvidis perspektivojn de 2020 kaj adresis novjarajn belajn bondezirojn.

Por Ĉinio kaj la mondo la jaro 2019 estas neordinara. Tiujare pliiĝis unuflankismo kaj protektismo, intensiĝis komercaj konfliktoj, kaj diversaj ekonomioj de la tuta globo alfrontis disvolvajn premojn de malsamaj gradoj. En 2019 estis festita la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Estas tutmonda atento, ĉu la monde dua plej granda ekonomio laŭplane atingos sian disvolvan celon malgraŭ eksteraj premoj, kaj akcelos plu kreskon de la monda ekonomio. La respondo de Xi Jinping estas: En 2019 la malneta enlanda produkto de Ĉinio anticipas proksimume 100 duilionojn da juanoj, kaj la pokapa malneta enlanda produkto eble atingos dekmil usonajn dolarojn. La du ciferoj estas malfacile atingeblaj kaj havas gravan signifon, ĉar ili montras, ke Ĉinio trapasas la periodon de meznivela enspezo kaj aliĝos al la landoj kun alta enspezo, kio plifortigos kapablon kaj volon de ĉinoj por konsumado, kreante pli granda merkata spaco por la mondo.

La atingoj de Ĉinio en 2019 al la mondo montras ĉinan ĉarmon kaj ĉinan forton, kaj la tri elemlentoj estas nemankigeblaj: reformo, malfermo kaj novigado.

Samtempe Ĉinio bonvenigas aliajn landojn dividi disvolvajn fruktojn. En la dua Forumo pri Internacia Kunlaboro de la Zono kaj Vojo oni havis 283 praktikajn fruktojn kaj subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun la valoro de pli ol 64 miliardoj da usonaj dolaroj; ĉinaj plej altaj gvidantoj renkontiĝis kun multlandaj ŝtataj kaj registaraj ĉefoj por dividi ĉinajn porpledojn. La malferma kaj inkluziva Ĉinio kreas pli da komunaj profitoj al la mondo. En 2019 la nombro de landoj, kiuj satrigis la diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, pliiĝis ĝis 180; kaj grandiĝis la "amikaro", kio estas plena konfirmo de la internacia komunumo pri la ĉina kontribuo.

La ĉinan marŝadon akompanas kompreneble malfaciloj kaj defioj. En 2019 en Honkongo okazis radikalaj perfortaĵoj, kiuj serioze defiis la principon "unu lando, du sistemoj", kaj la internacia komunumo donis altan atenton. La jaro 2019 markas la 20-an datrevenon de la reveno de Makao al la patrujo. Tio montras, ke "unu lando, du sistemoj" tute bone funkcias kaj estas laŭdata. En sia parolado Xi Jinping diris: "Mi elkore esperas, ke Honkong estos bona, honkonganoj estos bonaj", kio eligas profundan zorgon pri la vivo de popolo. Ĉinio tute havas la fidon kaj kapablon teni prosperon kaj stabilecon de Honkongo.

En 2020 Ĉinio penos plu kaj kune kun aliaj landoj konstruos la Zonon kaj Vojon, kunkonstruos komunumon kun komuna estonto por la homaro kaj kreos pli belan estonton.

Adiaŭ al la jaro 2019, bonvenige al la jaro 2020. Frumatene de la unua de januaro kelkaj dekmiloj da homoj atendadas la unuajn sunradiojn de la nova jaro.

Je la sesa la steloj en la ĉielo ankoraŭ trembrilas. Sur la placo Tian'an Men la temperaturo falas sub nula grado, sed la malvarmo neniel influas la entuziasmon de la homoj. Jam de la tria multaj urbanoj kaj turistoj atendas tie. Ili atendas la solenan flaghisan ceremonion, kiun ili kovas longe.

Kiam la ludo de la nacia himno "Marŝo de la Volontuloj" estas finita kaj la nacia flago hisiĝas, la entuziasmo de la amasoj flamiĝas. El ili eliĝas laŭta sono: "Mi amas la patrujon!", "Vivu la patrujo!", "Ĝojan Novjaron!"

Vivu la patrujo! Mi amas la patrujon! Tio estas la kora voĉo de la ĉinoj.

Marde la bruneja Elementa Riĉfonta kaj Turisma Departemento publikigis deklaron kaj diris, ke Brunejo kaj Ĉinio malfermos Ĉina-brunejan Turisman Jaron 2020, por antaŭenpuŝi dulandajn turismajn kunlaborojn kaj kulturajn interŝanĝojn.

La deklaro diras, ke la malferma ceremonio okazos en la urbo Bandar Seri Begawan, Brunejo, en la 17a de januaro.

La 31an de decembro la usona sekretario de defendo Mark Esper proklamis, ke Usono tuj aldonos 750 soldatojn al la mezoriento por respondi al la ĉiam kreskanta minaco kontraŭ Usono, kaj Usono jam estas preta pliigi soldatojn en estontaj kelkaj tagoj.

Esper diris, ke la aldono de soldatoj estas preventaj rimedoj, ĉefe por respondi al la kreskanta minaco kontraŭ usonaj personoj kaj instalaĵoj.

Laŭ informo de la iraka internafera departemento, en la 31a de decembro kelkaj centoj da manifestaciantoj kunvenis antaŭ la usona ambasadejo en Bagdado, protestante kontraŭ la aera atako al Irako fare de la usona armeo. Manifestaciantoj skribis la sloganon "Fermiĝu en la nomo de la popolo" sur muro de la usona ambasadejo.

Merkrede prezidentoj de Rusio kaj Ukrainio faris telefonan interparolon. Ili faris novjaran saluton unu al la alia, kaj donis pozitivan takson pri problemoj de interŝanĝo de malliberuloj en la orienta parto de Ukrainio kaj de atingo de interkonsento inter rusa kaj ukraina entrepreno pri naturagasa transito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin