Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §1-25

(GMT+08:00) 2017-05-09 21:05:55     Redaktoro:Li Lu

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅰ LA HOMA VIVO

人生

§1-25

Feliĉa estis Zhuang Zhou tiam, kiam li sonĝis, ke li estas papilio, sed se papilio sonĝus, ke ĝi estas Zhuang Zhou, tio certe estus malfeliĉo por la papilio. (Tiu ĉi paragrafeto aludas la jenan pecon el la klasikaĵo Zhuangzi: "Iam mi, Zhuang Zhou, sonĝis, ke mi estas papilio, papilio gaje flirtanta tien kaj tien. Mi estis tiel feliĉa kiel papilio, ke mi eĉ forgesis, ke mi estas Zhuang Zhou. Kiam mi subite vekiĝis, mi mire trovis, ke mi denove estas Zhuang Zhou. Nu, ĉu do estis mi, kiu sonĝis, ke mi estas papilio, aŭ ĉu estis la papilio, kiu sonĝis, ke ĝi estas Zhuang Zhou. Inter Zhuang Zhou kaj la papilio devas esti ia diferenco. Tio estas nomata 'la transformiĝo de objektoj'").

Komentoj:

1. Nur Zhuang Zhou povis sonĝi tian sonĝon. Mi dubas, ĉu tiuj, kiuj estas tro ĝenataj de la mondaj vantaĵoj, povus havi tian sonĝon.

2. Ĉu vi sonĝas, ke vi estas sonĝo-interpretanto?

3. Zhuang Zhou havis tiun sonĝon pro tio, ke li profunde asociiĝis kun la floroj. Aliaj povus komenci tian sonĝon kaj tuj subite vekiĝus; tio estus kvazaŭ iu drinkemulo sonĝanta komencon de festenado kaj krude vekita de sia edzino!

【原文】

庄周梦为蝴蝶,庄周之幸也;蝴蝶梦为庄周,蝴蝶之不幸也。

【原评】

1. 黄九烟曰:惟庄周乃能梦为蝴蝶,惟蝴蝶乃能梦为庄周耳。若世之扰扰红尘者,其能有此等梦乎!

2. 孙恺似曰:君于梦之中又占其梦耶!

3. 江含徵曰:周之喜梦为蝴蝶者,以其入花深也。若梦甫酣而乍醒,则又如嗜酒者梦赴席而为妻惊醒,不得不痛加诟谇矣。

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin