china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Torĉo stafetado tra 5 kontinentoj
(GMT+08:00) 2008-05-05 13:17:53

La 24-an de aprilo post la torĉa stafetado en Kanbero la olimpika torĉo plenumis la mondan vojaĝon tra la 5 kontinentoj.

Post la stafetado en Maskoto, Islamabado, Nov-Delio kaj Bankoko la olimpika torĉo venis al Kuala-Lumpuro, la ĉefurbo de Malajzio, en la 20-a de aprilo. La malajzia popolo montris grandan fervoron por la olimpika torĉo. Antaŭ la torĉa stafetado Kuala-Lumpuro okazigis amuzan stafetkuron, kiun partoprenis ankaŭ la malajzia unua kosmonaŭto Sheikh Mustafa Shukor. La oficiala stafetado okazis en la 21-a de aprilo.

Post la stafetado en Kuala-Lumpuro la olimpika torĉo komencis la vojaĝon al Ĝakarto, la ĉefurbo de Indonezio. La 22-an de aprilo tie okazis la stafetado. Ĝakarto estas ĝemela urbo de Pekino. La du urboj tre atentas sporton kaj havas interfluon pri kulturo kaj urba administro. La stafetadon partoprenis ankaŭ Fauzi Bowo, estro de la provinco Ĝakarto, kiel la unua torĉoportanto. Antaŭ la stafetado li diris: "Mi multe ĝojas, ke mi povas fariĝi la unua torĉoportanto de la stafetado. Mi certe bone plenumos la taskon laŭ mia eblo."

Survoje de la stafetado laŭte aŭdiĝis ĝoja krio kaj instrumenta ludo. La sceno emociis ĉiujn spektantojn. Inter la popol-amasoj estis grupo de reprezentantoj de ĉinkapitalaj entreprenoj. Zong Qingsheng estas laboranto de la ĉina telekomunika kompanio ZTE en Indonezio. Li diris: "Mi perceptas, ke lokaj ĉinoj tre subtenas la Pekinajn Olimpikojn, kaj pro tio ni sentas grandan honoron. Ĝenerale la cirkonstanco en Ĝakarto estas tre bona kaj la loĝantoj estas amikaj al ĉinoj."

En la ceremonio post la torĉa stafetado en Ĝakarto, Rita Subowo, prezidanto de la Indonezia Olimpika Komitato, diris ĉine: "Vivu la amikeco inter Ĉinio kaj Indonezio!" Vespere de la 22-a de aprilo la speciala aviadilo, transportanta la olimpikan torĉon, ekveturis al Kanbero, la ĉefurbo de Aŭstralio.

Kanbero situas en la sudorienta parto de Aŭstralio. Ĝia nomo, havanta la signifon "kunvenejo", venis de la indiĝena lingvo. Kanbero estas kvieta kaj bela urbo. Tie estas multaj parkoj kaj ĝardenoj kaj belaj konstruaĵoj estas orde planitaj. Ĝi estas la sola urbo elektita el Oceanio por la torĉa stafetado. Kanberanoj, ĉinaj elmigrintoj kaj studentoj montris grandan fervoron por la torĉa stafetado. Aŭstraliaj indiĝenoj okazigis tradician ceremonion por bonvenigi la olimpikan torĉon.

Sinjoro John Coates, prezidanto de la Aŭstralia Olimpika Komitato, diris, ke la alveno de la olimpika torĉo vekis belajn rememorojn de la aŭstralia popolo. Li diris: "La olimpika torĉo rememorigas al ni la Bonvolan Sportkunvenon en Melburno, 1956, kaj la olimpikojn en Sidnejo, 2000. Mi volas rimarkigi vin, ke Aŭstralio estas unu el la du landoj partoprenintaj ĉiujn modernajn olimpikojn. Post pli ol 100 tagoj 414 sportistoj partoprenos la Pekinajn Olimpikojn, reprezentante la aŭstralian popolon."

La parolo de John Coates gajnis eĥon de Jon Stanhope, la unua fministro en la regiono Kanbero. Li diris: "Antaŭ 8 jaroj, septembre de la jaro 2000, en Kanbero okazis la torĉa stafetado por la Sidnejaj Olimpikoj. Sammonate Kanbero subskribis kun Pekino la interkonsenton pri ĝemelaj urboj. Hodiaŭ ni refoje kolektiĝis por kune vidi la torĉan stafetadon. Ĉi-jare la olimpikoj okazos ne en nia lando, tamen la torĉo por la stafetado estas bruligita per la fajro el Grekio same kiel tiu antaŭ 8 jaroj."

La 24-an de aprilo la torĉa stafetado sukcese okazis en Kanbero, tial la olimpika torĉo efektivigis la vojaĝon tra la 5 kontinentoj. Poste la olimpika torĉo venis al la japana urbo Nagano kaj stafetis en la 26-a de aprilo.

En la urbo Nagano kun longa sporta historio energiplenaj torĉoportantoj bone plenumis la stafetadon. Parolante pri la olimpikoj ili esprimis similan opinion, ke ĉiu varme atendas la olimpikojn okazontajn en la najbaro Ĉinio. Mizuki Noguchi, fama japana atleto, gajninto de la virina maratono de la Atenaj Olimpikoj, diris: "Kiel la lasta torĉoportanto mi estis tre nervoza, tamen mi sukcese bruligis la transdonitan torĉon, kaj pro tio mi estas kontenta. Mi deziras, ke la Pekinaj Olimpikoj sukcesu en la paca atmosfero. Olimpikoj estas la simbolo de la paco kaj ĉiu deziras la pacon. Mi partoprenos la olimpikan maratonon kaj certe klopodos por tio."

Pacamaj loĝantoj de la urbo Nagano kun la atendo pri la Pekinaj Olimpikoj adiaŭis la olimpikan torĉon. La 27-an de aprilo la olimpika torĉo atingis Seulon, la ĉefurbon de Korea Respubliko, kaj sukcese stafetis.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040