china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wang Zheming, ĝardenisto ornamis olimpikojn per floroj
(GMT+08:00) 2008-08-08 15:40:19

Karaj aŭskultantoj, venas nokto kaj brilas lumigiloj. Kompare kun taga bruado, nokte pekina Tian'anmen-a Placo estas serena kaj trankvila. Senĉese rotacias florbedo de olimpika emblemo "Ĉina Marko-Dancanta Pekino" en la centro de la placo. Ĉe grandaj olimpikaj florolitoj, ĝardenistoj estas okupitaj.

Belaj kaj grandiozaj olimpikaj vidindaĵoj en la Tian'anmen-a Placo tute estas faritaj de ĉi tiuj senfamaj specialaj ĝardenistoj, Wang Zheming ĝuste estas unu el ili.

"Mi venas el floresplora oficejo sub pekina flora kompanio, respondecas ĉefe pri placa irigacio kaj postperioda flegado."

En la lastaj proksimume 20 jaroj, en ĉiuj gravaj festoj kaj ceremonioj, Wang Zheming kaj liaj kolegoj aranĝis florbedojn en Tian'anmen-a Placo. Li diris, ke la karakterizo de floroj en la kuranta jaro estas la olimpika temo. Ĉe florolito estas amaso de feliĉa nubo, konsistanta el rondaj floroj, ekster la florbedo estas fontanaj instalaĵoj. La kvanto de floroj kaj aranĝita areo estas pli grandaj ol tiuj en antaŭaj jaroj, ankaŭ la specoj pli multiĝis.

"Alteco kaj spano de florarko en la placa okcidento estas plej grandaj en la historio. La maniero kaj malfacilo de la Tero en la oriento estas senprecedencaj. Kaj alia teknika malfacilo estas "Ĉina Marko" en la centro, per dentrada transmisiado, ĝi rotacias, ĉi tiu tekniko estas nova."

Wang Zheming laboras pri ĝardena laboro proksimume 20 jarojn, estas fakulo, post lia aranĝo, normala vazo de floroj brilas. Aranĝo de divers-specaj kaj divers-koloraj floroj en malsamajn figurojn ne nur bezonas zorgeman desegnon de projektistoj, sed ankaŭ amasigis saĝon kaj diligenton de ĝardenistoj. Por fini aranĝon de floraj vidindaĵoj en Tian'anmen-a Placo antaŭ la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj, Wang Zheming kaj liaj kolegoj penege laboris kaj de komenco ĝis ekzameno pasis nur pli ol 20 tagoj.

"En la kuranta jaro, labora tempo estas urĝa, de komenco ĝis ekzameno ni uzis nur 25 tagojn. Kvankam metotempo de florbedoj estas mallonga, tamen antaŭ la meto ekzistas multaj procedoj, inkluzive de desegno, prilaboro, aranĝo de lumigiloj kaj irigaciaj kaj aliaj kompletigaj instalaĵoj."

La aranĝo estas peniga, kaj protekta laboro estas pli peniga kaj pli komplika. La eksponado de floraj vidindaĵoj en Tian'anmen-a Placo daŭros ĝis oktobro de la kuranta jaro. En la kelkaj monatoj, por garantii eksponan efikon, floraj specoj estos ŝanĝataj en periodoj, ankaŭ temoj de florolitoj ŝanĝiĝos laŭ diferencaj periodoj. En antaŭaj jaroj, kvanto de floroj preskaŭ estis 400 mil vazoj, en la kuranta jaro la kvanto estas preskaŭ pli ol miliono da vazoj, sekve de tio laboroj de Wang Zheming estas pli multaj ol antaŭe.

"Nia flega laboro inkludas irigacion, flegon, ekzamenon kaj tondon kaj celas teni la florojn en plej bona stato kaj kiel eble plej forte daŭrigi florotempon kaj koloron."

Efektive, por Wang Zheming, la plej granda malfacilo estas influo de pekina varmega vetero al floroj. Longtempa alta temperaturo kaj alta malsekeco facile kaŭzas malsanon de floroj, eĉ dormon de iuj plantoj. Tial, Wang Zheping plej multe konsideris tenon de floroj en plej bona stato. Li diris:

"Unue, ni faris multajn plantajn selektojn kaj aparte faris preparon por la olimpikoj. Due, por teni florotempon kaj koloron, ni instalis grasigan sistemon en irigacio, por preventi malsanon kaj fiinsektan malutilon ni alprenis rimedojn de medikamento."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040