Vespere de la 7-a de aŭgusto en la olimpika sportcentro de Shenyang okazis futbalmatĉo kadre de la olimpikoj. La ĉina teamo ludis kontraŭ la nov-zelanda. Ĉina avanulo Dong Fangzhou golis per kapŝoto je la 87-a minuto, tio savis la ĉinan teamon el la malvenko. La matĉo poste finiĝis je la rezulto de 1 kontraŭ 1.
|