Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis Monda Pensbanka Pintkunveno en Pekino

(GMT+08:00) 2009-07-03 10:38:44

La 2-an de julio en Pekino, inaŭguriĝis Monda Pensbanka Pintkunveno, kiu estas gastigata de Ĉina Internacia Centro por Ekonomia Interfluo.

En la inaŭguro, ĉina vic-ĉefministro Li Keqiang adresis salutvortojn kaj esprimis, ke Ĉinio pluapaŝe vastigos malfermon, persiste efektivigos strategion pri reciproka utilo kaj ambaŭflanka venko, oponos kontraŭ investa kaj komerca protektismo kun ajna formo, realigos memdisvolvadon kaj akcelos komunan disvolvadon de la mondo dum internacia kunlaboro.

Romano Prodi, eksprezidanto de Komisiono de EU kaj itala eksprezidento, diris, ke okazigo de la Monda Pensbanka Pintkunveno montras, ke Ĉinio volas ludi kernan rolon kaj porti pli kaj pli gravan respondecon en la internacia socio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto