Antaŭ vizito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Italio, la 3-an de julio, itala prezidento Giorgio Napolitano esprimis intervjuate, ke Ĉinio fariĝas ŝlosila rolo en internacia scenejo tago post tago, tio estas tre grava, ke Hu Jintao vizitos Italion kaj ĉeestos al dialoga konferenco de gvidantoj de Grupo 8 kaj evoluantaj landoj.
Giorgio Napolitano diris, ke la dialoga konferenco okazonta en Italio diskutos pri trakto de internacia financa krizo, regiona stabileco, regado de konvenciaj kaj nukleaj armiloj, nuligo de malriĉeco kaj media protektado, Ĉinio ludas gravan rolon en ĉi tiuj problemoj. La nuna internacia financa krizo estas la grava ŝanco por denove establi regularojn kaj komenci reformadon de internaciaj financaj establaĵoj, Ĉinio fariĝas la ŝlosila rolo en internacia scenejo tago post tago, se sen ĉina kontribuo, la reformado ne povos esti realigebla.