Vizitu Forumon

Hu Jintao forlasis Pekinon kaj partoprenos en kunveno de G8+5

(GMT+08:00) 2009-07-05 16:10:16
La 5-an de julio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao per speciala aviadilo, forlasis Pekinon kaj veturis al Italio por partopreni en dialoga kunveno inter Grupo 8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj. Cetere li ankaŭ faros ŝtataferan viziton al Italio kaj Portugalio.

Laŭ invito de itala ĉefministro Silvio Berlusconi, de la 8-a ĝis la 10-a de julio, Hu Jintao partoprenos en la dialoga kunveno inter Grupo 8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj okazonta en L' Aquila de Italio. Laŭ invito de itala prezidento Giorgio Napolitano kaj portugala prezidento Anibal Cavaco Silva, Hu Jintao faros ŝtataferan viziton al tiuj du landoj respektive de la 5-a ĝis la 8-a kaj de la 10-a ĝis 11-a.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto