La 5-an de julio en la itala ĉefurbo Romo, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj He Yafei diris, ke Ĉinio firme oponas kontraŭ praktikado de komerca protektismo per la problemo de klimata ŝanĝiĝo.
Tiujn vortojn diris He Yafei en gazetara konferenco okazigita de la ĉina delegacio, kiu sekvas ĉinan ŝtatan prezidanton Hu Jintao en lia vizito al Italio. He Yafei diris ankaŭ, ke la klimata ŝanĝiĝo estas defio komune vizaĝata de la tuta mondo, kaj la internacia socio bezonas formuli komunan strategion por trakti ĝin. Ĉinio opinias, ke "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo" estas bazaj dokumentoj por trakti la problemon de klimata ŝanĝiĝo.
He Yafei montris, ke rilate la problemon pri rekvizicio de karbona dogano, Ĉinio firme oponas kontraŭ praktikado de komerca protektismo per la problemo de klimata ŝanĝiĝo.