Vizitu Forumon

Ĉinio bonvenigas italajn produktojn

(GMT+08:00) 2009-07-06 11:07:28
La 5-an de julio en Romo, la ĉina delegacio, akompananta ĉinan ŝtatan prezidanton Hu Jintao, kiu faras viziton al Italio, esprimis, ke la ĉina merkato estas relative malferma al Italio kaj Ĉinio esperas, ke italaj produktoj okupos pli da kvoto.

Tiutage en gazetara konferenco en Romo, oficisto de la ĉina Ministerio pri Komerco Sun Yongfu esprimis, ke Italio estas la ĉina tre grava partnero de komerca kaj teknika kunlaboro en Eŭropa Unio, en la lasta jaro, la duflanka komerca sumo atingis 38,3 miliardojn da usonaj dolaroj kaj kreis historian rekordon. Influate de la financa krizo, duflanka komerca sumo iom malpliiĝis en la unuaj kvin monatoj de la kuranta jaro, sed la du registaroj, precipe entreprenaj rondoj, turnas la situacion per fortigo de kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto