Vizitu Forumon

He Yafei eksplikis ĉinan starpunkton pri internacia mekanismo

(GMT+08:00) 2009-07-06 11:13:54

Ĉina vicministro pri eksteraj aferoj He Yafei

La 5-an de julio en Romo, la ĉina delegacio, vizitanta Italion kune kun ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, okazigis gazetaran konferencon. Ĉina vicministro pri eksteraj aferoj He Yafei eksplikis la ĉinan starpunkton pri konstruado de internacia mekanismo, starigo de supersuvereneca internacia rezerva mono kaj klimata ŝanĝiĝo.

Pri konstruado de internacia mekanismo He Yafei diris, ke multaj kredas, ke la nuna internacia mekanismo ne povas montri sufiĉan reprezentecon precipe rilate al klimata ŝanĝiĝo, financa krizo kaj similaj gravaj eventoj; Ĉinio opinias, ke ia ajn internacia mekanismo nepre devas montri kiel eble plej vastajn reprezentecon kaj egalecon, doni egalan parolrajton al ĉiuj landoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, ĉu riĉaj ĉu malriĉaj, kaj klopodi por solvi problemojn.

Pri la nuna internacia mona sistemo He Yafei montris, ke Ĉinio opinias, ke kiel emisianto de la internacia rezerva mono Usono havas la respondecon protekti la stabilecon de usona dolaro.

Parolante pri klimata ŝanĝiĝo He Yafei diris, ke la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj la Kiota Protokolo estas bazaj dokumentoj kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, tamen plenumante la dukomentojn oni devas persisti en la principo de komuna kaj distinga devo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto