La 7-an de julio en Florenco, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun itala ministro pri kulturo Sandro Bondi kaj aliaj politikaj gravuloj.
Hu Jintao esprimis, ke de la lastaj 39 jaroj post establigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio, duflankaj rilatoj glate disvolviĝas, precipe de establigo de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj en 2004, kunlaboro inter la du landoj sur kampoj de politiko, ekonomio kaj kulturo profunde disvolviĝas. Ĉinio alte atentas disvolvon de la rilatoj kun Italio kaj volas kune kun Italio plivastigi komunan konon kaj profundigi praktikan kunlaboron sur diversaj kampoj.