Laŭ malkaŝo de urumĉia polico, posttagmeze de la 13-a de julio, en iu moskeo de suda Jiefang-strato de Urumĉio, 3 perfortuloj hakis islamajn religiulojn kaj sekurigajn personojn de la moskeo. Polico unue pafis al ĉielo por fari averton, tamen estis vane. Do, poste polico pafmortis du perfortulojn kaj vundigis unu.
Laŭ rakontoj de Imamo de la moskeo, kiu gvidas religiulojn fari meson kaj la hakita sekuriga persono, de la 2-a ĝis la 3-a horo posttagmeze de la 13-a de julio, kiam la Imam gvidis religiulojn fari meson, iu viro tenante flagon kriis "sanktan militon! Sanktan militon!" kaj intencis instigi religiulojn iri al strato.
Vidante, ke la Imamo kaj religiuloj ne volas kune iri kun li, la viro, kiu tenis flagon kune kun siaj du akompanantoj tuj elportis po unu glavon kun la longeco de duonmetro kaj intencis minaci religiulojn. La sekuriga persono tuj alvenis por ĉesigi ilian agadon, tamen la tri perfortuloj komencis haki la sekurigan personon kaj la religiulojn. En strato apud la moskeo, patrolantaj policanoj venis por ĉesigi ilin, tamen la perfortuloj rezistis. La policanoj unue pafis al ĉielo por fari averton, tamen estis vane. Do, poste polico pafmortis du perfortulojn kaj vundigis unu.
Urumĉia polico esprimis, ke la persekurataj perfortuloj hake vundis unu personon. Nuntempe la vundita perfortulo estas kuracata en hospitalo kaj la juĝafero estas enketata.