Vizitu Forumon

UN forte kondamnis terorisman atakadon en Kandhar

(GMT+08:00) 2009-08-27 15:06:50

En la 26-a de aŭgusto, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj la Sekureca Konsilio de UN kune publikigis deklaron por forte kondamni la aŭtobomban atakon okazintan en la 25-a de aŭgusto en Kandhar.

Ban Ki-moon diris, ke li estis konsternita kaj ĉagrenita de la eksploda evento, kiu kaŭzis morton de pli ol 40 civiluloj kaj vundiĝon de pli ol 80 homoj.

La Sekureca Konsilio de UN esprimis fortan kondamnon al tiu ĉi terorisma atako, emfazis, ke oni devas aresti la krimulojn, kaj urĝis ĉiujn landojn fari pozitivan kunlaboron kun afgana registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto