Pri usona ĉesigo de kontraŭdumpinga enketado al ĉinaj stegoj
(GMT+08:00) 2009-11-09 17:37:53
La 9-an de novembro respondeculo de la Buroo pri Justeca Komerco sub la ĉina Ministerio pri Komerco esprimis, ke la 6-an de novembro la Usona Internacia Komerca Komsiono decidis ĉesigi la kontraŭdumpingan kaj kontraŭsubvencian enketadon al ĉinaj stegoj, la decido estas racieca kaj konformas al la merkata realo. La ĉina flanko esperas, ke la usona flanko tenos plu objektivan kaj justecan starpunkton en sia arbitracio por sekvaj kazoj kaj faros arbitracion laŭ la regularo de la Monda Komerca Organizo kaj la merkata realo.