merkrede 16-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Malfermiĝis kopenhaga konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2009-12-07 20:10:06
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

La 7-an de decembro en danlanda ĉefurbo Kopenhago malfermiĝis la 15-a konferenco de subskribintoj de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj la 5-a konferenco de subskribintoj de "Kiota Protokolo".

En la malferma ceremonio ĉefministro de Danlando, gastiganto de la konferenco, faris salutparolon. Li diris, ke la problemo de la klimata varmiĝo serioziĝas tagon post tago kaj influas ĉiujn landojn de la mondo. Li esperis, ke diversaj flankoj portempe forlasos diverĝon kaj kondukos politikan deziron al pli forta komuna agado por atingi tutgloban konvencion efikan, praktikeblan kaj akcepteblan al diversaj flankoj.

Al la 12-taga konferenco ĉeestas registaraj delegacioj el 192 landoj. La konferenco diskutos pri reago de la mondo al klimata ŝanĝiĝo, redukto de ellaso de forceja gaso, liverado de monrimedo kaj tekniko al evoluantaj landoj kaj aliaj problemoj.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto