merkrede 23-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Forta tertremo en Haitio eble kaŭzis morton kaj vundon de pli ol mil homoj

(GMT+08:00) 2010-01-13 11:24:59
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

La 12-an de januaro Usona Geologia Prospektorado deklaris, ke posttagmeze de tiu tago en marareo najbara de kariba insula lando Haitio okazis forta tertremo de la grado 7. La tertremo daŭris unu minuton.

Laŭ raporto la tertremo kaŭzis seriozan detruon, en plagita centro, ĉefurbo Puerto de Princo, multaj konstruaĵoj estis detruitaj, inkluzive de prezidentejo, Ministerio pri Financo kaj aliaj publikaj konstruaĵoj. Ankaŭ iuj instalaĵoj de pacprotekta trupo de UN estis detruitaj.

La internacia socio tuj reagis post la tertremo. Usono, Dominika Respubliko, Nikaragvo, Venezuelo kaj aliaj landoj promesis liveri humanisman helpon al Haitio.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto