Vizitu Forumon

Internacia socio etendis manojn al sisme trafita Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-15 13:34:39

La internacia socio sinsekve etendis manojn al Haitio post kiam tie okazis 7, 3-grada tertremo.

La 14-an de januaro, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke nuntempe en Haitio pli ol 3 000 pacprotektantoj de UN faras patrolon ĉefe por glatigi humanisman savadon. Li diris ankaŭ, ke la tertremo estas katastrofo por Haitio kaj UN, kaj savado alfrontas seriozajn defiojn, sed li ĝojas pro postsisma reago de la internacia.

Usona savadteamo vastigis savadsferon en la 14-a de januaro. Usona prezidento Barack Obama tiutage proklamis, ke Usono liveros al Haitio helpon pri 100 milionoj da usonaj dolaroj; kaj la usona armeo deklaris, ke 2 200 usonaj marinfanterianoj iros al Haitio por fari savadon, protekti socian ordon kaj disdoni materialojn. Ankaŭ pli ol duono de usonaj militŝipoj partoprenos en la savado.

Ankaŭ rapide sin disvolvas eŭropa savado. Komisiono de EU liveris al Haitio la unuan urĝan kapitalon je 3 milionoj da eŭroj. Krome, Britio, Hispanio kaj Nederlando respektive liveris diverssuman helpon. Samtempe kuracaj grupoj kaj savadteamoj ekspeditaj de Belgio, Britio, Francio, Islando, Luksemburgio kaj Nederlando alvenis aŭ iras al Haitio. Agas ankaŭ aliaj eŭropaj landoj. Svisa savadteamo konsistanta el 6 homoj jam atingis. Ankaŭ Rusio ekspedis 3 aviadilojn al Haitio por transporti savantojn, kuracantojn, flegistojn, nutraĵojn, medikamentojn kaj aliajn materialojn.

La 14-an de januaro laŭ la loka tempo, latinamerikaj kaj karibaj landoj fortigis helpon al Haitio. Tiutage, dominika prezidentejo proklamis, ke Dominika Respubliko simpligos formalaĵojn, tiamaniere haitiaj sisme trafitaj popolanoj povu rapide eniri en Dominikon kaj akiri necesajn savadon kaj helpon. Cetere, Dominiko ĉiutage liveros al sisme trafitaj homoj 310 000 porciojn da nutraĵoj. Samtempe dominika prezidento Leonel Fernandez Reyna, tiutage eĉ flugos al Portoprinco kaj inspektos lokan sisman staton, celante prepari por futura rekonstruado. Samtage Kolombio ekspedis aviadilon al Haitio por helpi lokan postsisman savadon.

Tiutage la Internacia Ruĝkruca Federacio kaj Ruĝkrescenta Societo apelaciis, ke la publiko faru monkontribuon je 10 milionoj da usonaj dolaroj necesan por liveri al 20 000 plej serioze trafitaj familioj la plej fundamentan kuracon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto