marde 22-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Ĉina savtaĉmento faras fosadon ĉe falinta domo de Stabiliga Misio de UN en Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-16 16:11:52
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

Post la tertremo de 7.3 gradoj, okazinta la 12-an de januaro en Haitio, la ĉina internacia savtaĉmento komencis streĉan fosadon ĉe la falinta domo de la Stabiliga Misio de UN en Haitio. Samtempe, Ĉinio, Usono kaj aliaj landoj plifortigas savhelpon al Haitio.

Je la 9-a horo de la 15-a de januaro, atinginte Portoprincon, la ĉefurbon de Haitio, membroj de la ĉina internacia savtaĉmento jam elfosis kadavron ĉe la disfalinta domo de la Stabiliga Misio de UN en Haitio. Pro la varma vetero la fosejo eligas naŭzan odoron. Huang Jianfa, estro de la ĉina internacia savtaĉmento, diris, ke nuntempe preskaŭ ne funkcias la trafiko kaj telekomuniko en Haitio, kaj preskaŭ tute paneas la savhelpa sistemo de la haitia registaro. La ĉina internacia savtaĉmento kaj la usona faras kunlaboron, kaj kune kun la rusa ĝuas informon pri la katastrofo.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto