La 15-an de januaro, en la kunveno lanĉita de UN por urĝe alvoki helpon al Haitio suferanta la tertremon, Liu Zhensmin, ĉina konstanta vicdelegito en UN, faris paroladon. Li diris, ke la ĉina registaro, kune kun la internacia socio, liveras laŭeblajn subtenon kaj helpon al Haitio.
En sia parolo Liu Zhenmin, reprezentante la ĉinaj registaro kaj popolo, esprimis profundan kompation kaj funebron al Haitio, kie okazis fortega tertremo la 12-an de januaro, kaj la tremego kaŭzis seriozajn mortojn kaj vundiĝojn kaj gravan perdon. Li diris, ke la ĉina registaro alte taksas akuratan kaj efikan reago farita de Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, kaj koncernaj aparatoj de UN tuj post la katastrofo. La ĉina registaro aktive reagas al la urĝa alvoko kaj faras plejeblon liveri helpon al la haitia popolo por ke ĝi venku la katastrofon kaj rekonstrui sian hejmlokon.