La 17-an de januaro en Portoprinco, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, dankis la ĉinan internacian savtaĉmenton, kiu atingis Portoprincon en frua tempo post la tertremo en Haitio por savado.
Tiutage Ban Ki-moon venis al ĉefstabejo de la stabiliga misio de UN en Haitio, kaj vizitis membrojn de la ĉina internacia savtaĉmento. Li diris: "En la nomo de UN kaj la internacia socio mi dankas la ĉinan internacian savtaĉmenton, kiu frue venis al Portoprinco por la savado kaj trovis el ruino la kadavron de Hedi Annabi, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de UN. La morto de Hedi Annabi estas granda perdo por UN kaj la internacia socio. Mi dankas vin pro via peniga laboro. Dankon!"