Vizitu Forumon

Transmaraj amaskomunikiloj alte atentas pri du sesioj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2010-03-04 09:43:47

Nun en Pekino okazas sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Transmaraj amaskomunikiloj donis altan atenton al ili, precipe al pridiskutataj temoj pri ekonomio, popola vivteno kaj demokratio.

La 3-an ĉi-monate la usona novaĵ-agentejo The Associated Press komentis, ke la du sesioj de Ĉinio enfokusiĝos al la varme pridiskutataj temoj pri ekonomia politiko kaj tro alta domprezo; en la nova jarbuĝeto la ĉina registaro aldonos elspezojn al edukado, pensio, bonstatigo kaj sanprotekto, kaj kompletigos sistemon de la socia garantio.

La singapura ĵurnalo Lianhe Zhaobao komentis, ke reformado de la sanprotekta servo, edukado, kaj aliaj sistemoj fariĝos gravaj punktoj en la diskutado inter ĉeestantoj de la du sesioj.

La rusa ĵurnalo Vremiy Novostei raportis en la 2-a ĉi-monate, ke la rezulto de enketo inter ĉinaj retumantoj montris, ke tro alta domprezo kaj batalo kontraŭ korupto estas fokuso de la ĉina publiko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto