Antaŭtagmeze de la 4-a de marto, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris, ke ĉio estas preta por okazigo de la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso.
Tiutage en la preparkunveno de la 3-a sesio Wu Bangguo diris, ke la gvida ideo de la sesio estas plenumi rajtojn kaj funkciojn, donitajn de la konstitucio al la Tutlanda Popola Kongreso, okazigi per alta respondeco al la popolo la sesion en demokratia, solidareca, praktikema kaj progresema atmosfero, kaj alvoki, ke popolanoj de diversaj naciecoj kontribuu por stabile kaj relative rapide kreskigi la ekonomion, akceli harmonion kaj stabilecon de la socio, komplete atingi la celon de ekonomia kaj socia disvolvo en la periodo de la 11-a 5-jara plano, kaj sukcsigi la ĉiuflankan konstruadon de la bonhava socio.