Vizitu Forumon

Hu Jintao, Wu Bangguo kaj Wen Jiabao ĉeestis al grupdiskuto de jarsesio ĈPPIK

(GMT+08:00) 2010-03-05 09:14:42

La 4-an de marto Hu Jintao, Wu Bangguo kaj Wen Jiabao kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj respektive ĉeestis al grupdiskutoj de la jarsesio de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

En la grupdiskuto de komitatanoj el Ĉina Demokratia Naci-Konstrua Asocio kaj Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco Hu Jintao diris, ke la ĉina ne-publik-poseda ekonomio estas sur la nova startpunkto, kaj li esperas, ke la entreprenoj kaptos la ŝancon kaj faros pli da kontribuoj por intensigi ŝanĝon de la ekonomi-disvolva maniero, garantii kaj plibonigi la popolan vivtenon kaj plialtigi propran kapablon.

En la grupdiskuto de komitatanoj el ekonomia kaj agrikultura rondoj Wen Jiabao diris, ke aŭskulti opiniojn el diversaj rondoj kaj efektivigi sciencajn kaj demokratiajn politikojn estas premiso de la registara laboro. Li esperas, ke la komitatanoj faros plu proponojn al la partio kaj registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto