Antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino malfermiĝis la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popopa Kongreso. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris en la sesio la raporton pri la registara laboro. La raporto montras, ke ĉi-jare la ĉina registaro strebas al makroskopa reguligo kaj tenado de ekonomio en stabila kaj rapida disvolviĝo, al rapidigo en transformigo de maniero de ekonomia disvolviĝo, al akcelo de reformado kaj malfermo kaj memnovigo, al plibonigo de popola vivo, kaj akcelo de socia harmonio kaj stabileco.
La raporto esprimas, ke la jaro 2009 estis la plej malfacila jaro por la ĉina ekonomio: la internacia financa krizo suferigis al la ĉina ekonomio gravan flubaton. Tamen, kongraŭe la ĉina ekonomio ankoraŭ realigis al si leviĝon unuavice en la mondo.
La raporto montras, ke en la jaro 2010 la ĉefaj celoj de la ĉina ekonomio kaj socio estas; ekonomia kresko de proksimume 8% laŭ la enlanda malneta produktvaloro; pli ol 9 milionoj da novaj laborlokoj; senlaboreco de malpli ol 4,6%; loĝantara konsuma prezo de ĉirkaŭ 3%; kaj plibonigo de internacia en- kaj el-spezo.