La 5-an de marto inaŭguriĝis la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. En la sesio ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri la registara laboro. Diverslandaj mediatoj vaste raportis pri ekonomiaj politikoj priskribitaj en la raporto pri la registara laboro.
La novaĵagentejo Reuters diras, ke la raporto pri la registara laboro, farita de Wen Jiabao, antaŭsignas, ke la ĉina ekonomio ankoraŭ altrapide kreskos, kaj dume la ĉina registaro regos inflacion kaj krediton por malhelpi ŝaŭmadon de ekonomio.
La usona ĵurnalo Wall Street diras, ke Ĉinio estas lando, kie la ekonomio kreskas plej rapide en la mondo. La raporto de Wen Jiabao montras la direkton de la ĉina ekonomio en la estonteco.
La japana ĵurnalo Tokyo Shimbun esprimas, ke Ĉinio palpesploras transformiĝon de modelo de ekonomia kreskado.
La novaĵagentejo Prensa Latina diras, ke Ĉinio sukcesis eviti damaĝon alportitan de la internacia financa krizo, kaj tio surmetas bonan bazon por estonta disvolviĝo de Ĉinio.