La 5-an de marto en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri registara laboro en la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Li diris en la raporto, ke ĉi-jare Ĉinio rapidigos la reformadon kaj disvolvon de medikamenta kaj sanprotekta servoj. Perfektigo de la sanprotekta servo kaj egaleco en la baza sanitara servo fariĝis la temo atentata de komitatanoj el demokratiaj partioj.
Yao Ke, komitatano el la provinco Zhejiang, diris intervjuite, ke reformado de la sanprotekta sistemo estas malfacila problemo en la mondo; Ĉinio devas garantii la bazan sanprotektan servon al popolanoj kaj perfektigi urbajn kaj kamparajn komunumajn sanprotektajn servojn.