La 6-an de marto diverslokaj delegacioj ĉeestantaj al la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio ekzamenas raporton pri la registara laboro. Reprezentantoj de naciminoritatoj alte taksas politikojn favorajn al naciminoritatoj, menciitajn en la raporto de ĉefministro Wen Jiabao. Yang Shengchuan, miao-nacieca reprezentanto el la provinco Guangxi diris: "Ĉefministro Wen Jiabao menciis en la raporto la ŝtatan politikon pri agrikulturo, kamparo kaj vilaĝanoj, subtenon kaj subvencion al regionoj de naciminoritatoj. Mi multe inspiriĝis kaj volas resumi la raporton per kvar frazoj: la ekonomio disvolviĝos pli rapide; potencialo de la ekonomia disvolvo estos pli forta; la medio estos pli bela; kaj vilaĝanoj ricevos pli multe da materialaj profitoj ol iam ajn antaŭe."