Antaŭtagmeze de la 6-a de marto en Pekino okazis gazetara konferenco de la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Xie Xuren, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĉina finaca ministro, diris, ke ĉi-jare Ĉinio efektivigas plu pozitivan financpolitikon, kaj emfazas "kvin substrekojn".
La "kvin substrekoj" estas, ke oni donu pli da graveco al rearanĝo de la ekonomia strukturo, ekspansiigo de la enlanda postulado, precipe de la prikonsuma postulado, garantiado kaj plibonigo de la popola vivteno, profundigo de la reformado de la imposta sistemo, kaj plifortigo de la financa administro.