La 6-an de marto en Pekino, Zhang Ping, direktoro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke pasintajare Ĉinio prenis stabilan kaj relative rapidan kreskigon de la ekonomio kiel la ĉeftaskon kaj samtempe emfazis konkordan disvolviĝon.
Tiutage en Pekino okazis gazetara konferenco de la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Respondante demandon de raportisto, Zhang Ping diris, ke en la lasta jaro, la ĉina agrikulturo realigis kreskon kaj riĉan rikolton de 6 jaroj; la kamparana enspezo pliiĝis; kaj la agrikultura bazo pli multe fortiĝis.