Vizitu Forumon

Ĉinio altigos loĝantaran enspezon

(GMT+08:00) 2010-03-06 14:02:20

La 6-an de marto en Pekino, Zhang Ping, direktoro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke distribuado de la nacia enspezo restas malracia en Ĉinio; ĉi-jare la registaro prenos serion da rimedoj por raciigi la distribuadon.

Tiutage en gazetara konferenco de la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Zhang Ping diris, ke malracieco de distribuado de la nacia enspezo evidentiĝas en tio, ke proporcio de la loĝantara enspezo en distribuado de la nacia enspezo kaj tiu de la laborpago en la primara distribuado estas malaltaj, kaj malegaleco inter malsamaj grupoj de la socio en distribuado de la loĝantara enspezo restas granda; tiuj ĉi problemoj kaŭzas la malekvilibron inter konsumado kaj investado kaj influas stabilecon kaj harmonion de la socio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto