Vizitu Forumon

Granda civila helikoptero farita de Ĉinio premieros ĉi-monate

(GMT+08:00) 2010-03-06 15:13:11

La 6-an de marto, Sun Cong, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vicĉefinĝeniero de la Aviad-Industria Korporacio de Ĉinio, malkaŝis, ke la unua granda civila helikoptero AC313, farita de Ĉinio mem, premieros ĉi-monate en la provinco Jiangxi.

La helikoptero, kies maksimuma ek-fluga pezo kalkuliĝas je 13,8 tunoj, povas transporti 27 pasaĝerojn aŭ 15 vunditojn por la plej maksimuma distanco de 900 kilometroj. Ĝi estas uzota por savado, fajro-estingo kaj pasaĝertransportado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto