Antaŭ la alveno de la Internacia Virina Tago, Chen Zhili, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Federacio de Virinoj, diris la 6-an ĉi-monate en Pekino, ke la federacio ludos plu pozitivan rolon por antaŭenpuŝi la partoprenon de virinoj en ŝtataj aferoj.
Tiutage ĉeestante al diskuto de la grupo el la Ĉina Federacio de Virinoj kadre de la jarsesio de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Chen Zhili diris, ke virinoj okupas pli ol 20% de la reprezentantaro de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĉirkaŭ 17% de la membraro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco; en la kamparo kvankam virinoj okupas pli ol 60% de la tuta laborforto, tamen ili okupas nur pli ol 10% de la estraro de vilaĝa administra komitato; tial la federacio entreprenas antaŭenpuŝi en la baznivela organizo la partoprenon de virinoj en ŝtataj aferoj.