La raporto pri registara laboro, farita de Wen Jiabao la 5-an de marto en la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, vekis vastan atenton de taiwan-aj amaskomunikiloj. En la 6-a de marto ĉefaj ĵurnaloj faris raportojn kaj donis pozitivan pritakson al pri-taiwan-aj enhavoj de la raporto.
La ĵurnalo Gongshang Shibao komentis en ĉefartikolo, ke enhavoj de la raporto pri registara laboro, koncernaj al Taiwan, reflektis la tutan strukturon de la pri-taiwan-a politiko de la ĉeftero, kaj montris orientilon de la ĉiuflanka disvolviĝo de la scienca koncepto pri disvolvo.