
La 7-an de marto en Pekino, ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi esprimis, ke en 2010 Ĉinio plue antaŭenpuŝos ĉiuflankan diplomation kaj faros kontribuon por monda kaj regiona paco kaj stabileco.
En gazetara konferenco okazinta en la 3-a sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso, Yang Jiechi diris, ke 2010 estas grava jaro por plue trakti la internacian financan krizon kaj antaŭenpuŝi revigligon de la monda ekonomio. Ĉinio plue firme protektos ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj disvolviĝon kaj antaŭenpuŝos ĉiuflankan diplomation. Li emfazis, ke en 2010 Ĉinio alte atentos diplomation de pintkonferenco kaj tiun por monda ekspozicio kaj samtempe kreos pli kontentigan eksteran medion por ŝtata teno de stabileco, akcelo de disvolviĝo kaj reguligo de strukturo.