La 7-an de marto en Pekino, ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi esprimis, ke dum disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU, la du flankoj devas fari interkonsiliĝon surbaze de sinteno pri reciproka respekto, egaleco kaj reciproka utilo, konvene trakti koncernan diverĝon kaj atenti duflankajn komunajn interesojn en vasta kampo.
Yang Jiechi diris, ke 2010 estas 35-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj Ĉinio bonvenigas eŭropajn gravulojn kaj popolanojn partopreni en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj ankaŭ ĉinaj gvidantoj faros viziton al Eŭropo. Li diris, ke Ĉinio kaj EU devas kune klopodi por pluapaŝe enhavoriĉigi la ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn.