Vizitu Forumon

Ĉijare Ĉinio aĉetos 218 aviadilojn

(GMT+08:00) 2010-03-07 17:14:55
La 7-an de marto, s-ro Li Jiaxiang, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj estro de la ĉina Civil-aviada Administracio, konigis, ke en la kuranta jaro Ĉinio planas aĉeti 218 aviadilojn grandtipajn kaj malgrandtipajn, por kontentigi la senĉese kreskantajn bezonojn de transportado de pasaĝeroj kaj varoj.

En la pasinta jaro Ĉinio nove konstruis kaj plivastigis 22 flughavenojn, kaj ĉijare la nombro pligrandiĝos.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto