Vizitu Forumon

Ĉinio faros sesafojan reviziadon al Elekta Leĝo

(GMT+08:00) 2010-03-08 10:45:23

Antaŭtagmeze de la 8-a de marto en Pekino, Wang Zhaoguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, faris klarigon pri la reviziita projekto de Elekta Leĝo al preskaŭ 3 000 reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso. Tio estas la sesafoja reviziado pri Elekta Leĝo.

Tiu ĉi leĝo havas historion de 57 jaroj, kaj la kerna enhavo de tiu ĉi reviziado kuŝas en tio, ke urbanoj kaj kamparanoj havu samproporcian elekt-rajton por elekti reprezentantojn de la Kongreso.

En la reviziado pri Elekta Leĝo oni emfazas tri principojn: ĉiu homo, ĉiu regiono, ĉiu nacieco, havas egalecon, kaj en la 53 artikoloj de Elekta Leĝo 23 estas reviziitaj. Krom la supre menciitaj, en la reviziado oni ankaŭ akcentas plimultigi nombron de reprezentantoj el laboristoj, kamparanoj kaj intelektuloj, por ŝanĝi la fenomenon --- tro multajn reprezentantojn el oficistoj.

La ĉina elekta sistemo fariĝos pli perfekta post tiu ĉi reviziado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto