La 7-an de marto en la gazetara konferenco okazinta kadre de la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi respondis demandojn starigitajn de ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj. Transmaraj amaskomunikiloj donis altan atenton pri tio.
Laŭ raporto en la retpaĝaro de Brita Brodkasta Kompanio, ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi asertis, ke Ĉinio kaj Rusio starigis ekzemplon de la internaciaj rilatoj, precipe de la grandlandaj rilatoj, tio okulfrape kontrastas kun lia parolo pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Yang Jiechi esprimis, ke post kiam usona prezidento Obama pasintjare oficis en la Blanka Domo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono havis bonan komencon, sed en la fino de la pasinta jaro kaj la komenco de la kuranta jaro Usono vendis armilojn al Taiwan, kaj usonaj gvidantoj intervidiĝis kun Dalai Lama, tiuj aferoj grave ĝenis la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj alportis malfacilaĵojn al la kunlaboro de la du flankoj. Tio ne konformas al duflankaj interesoj, kaj la respondeco ne estas en Ĉinio.
Agence France-Presse raportis, ke laŭ Ĉinio, estas Usono, kiu igis grave interferitaj la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Sed ĝi apelaciis, ke la du grandaj landoj sur Pacifiko kune faru penadon, por ke la rilatoj inter la du landoj revenu al la ĝusta trako.