La 9-an de marto en Pekino, Yi Gang, vicestro de la Popola Banko de Ĉinio kaj direktoro de la Ŝtata Fremdvaluta Administracio, diris, ke laŭ observo en longa periodo la translanda kapitalo-fluado de Ĉinio plejparte estas laŭleĝa, racia kaj klarigebla en ekvilibro-etato de internaciaj elspezoj kaj enspezoj de Ĉinio.
Tiutage en gazetara konferenco pri fremdvaluta rezervo Yi Gang diris, ke ni ne povas elimini la enmiksiĝon de kontraŭleĝa arbitraĝa kapitalo, tial diversaj departementoj devas kunagi kontraŭ varma mono.