
La 9-an de marto en Pekino, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris, ke revizii la Leĝon de Elektado kaj antaŭenpuŝi perfektigon kaj disvolvon de la socialisma elektada sistemo kun la ĉina karakterizo estas la grava enhavo por pluigo kaj kompletigo de la sistemo de Popola Kongreso kaj ankaŭ la neevitebla postulado por disvolvo de la socialisma demokratia politiko.
Posttagmeze de tiu ĉi tago en Pekino okazis la tria plena kunveno kadre de la jarsesio de la Tutlanda Popola Kongreso. Komisiite de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, Wu Bangguo faris laborraporton en la kunveno.