La 9-an de marto en Pekino, okazis la tria plena kunveno de jarsesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. En la kunveno, prezidanto de la konstanta komitato de TPK Wu Bangguo esprimis, ke necesas garantii ĝustatempe establi socialisman leĝan sistemon kun ĉinaj trajtoj ĉijare.
Farinte raporton pri laboro de la komitato, Wu Bangguo diris, ke formo de la socialisma leĝa sistemo kun ĉinaj trajtoj en 2010 estas celo prezentita de la 15-a kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio pri leĝdona laboro en la nova periodo. Ĝustatempe realigi la celon estas la unua tasko de ĉiflanka leĝdona laboro kaj ankaŭ estas plej grava laboro de la tutlanda popola kongreso ĉijare.