Vizitu Forumon

Transmaraj amaskomunikiloj fokusiĝas al sana disvolviĝo de ĉinaj ekonomio kaj socio

(GMT+08:00) 2010-03-10 09:53:24

La raporto de ĉina ĉefministro Wen Jiabao pri la registara laboro elmetis multajn rimedojn por ekonomia reformado, kiuj elvokas altan atenton de transmaraj amaskomunikiloj.

La japana Ashahi Shimbun komentis, ke Ĉinio devas alte atenti la kvaliton de ekonomia kreskado dum disvolvado de ekonomio, kaj la reformado de enspezodistribua sistemo verŝajne estas ŝlosila.

La franca Nouvellles d' Europe faris komenton, ke la ĉefa punkto atentata de ĉinaj supraj tavoloj sin deturnas de strebado pri ekonomia proporcio al laŭscienca disvolviĝo; kaj la regada strategio de la ĉina registaro travivas gravan transformiĝon de "riĉigo de lando" al "altrangigo de popolo".

La korea Dong-A Ilbo artikolis, ke "fabrikita en Ĉinio", "memstara novigo" kaj similaj eldiraĵoj postulas al Ĉinio ŝanĝi ekonomikreskan manieron per novaj teknologioj kaj novaj valorkonceptoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto