Fremdlandaj vizitantoj vizitos kaj Mondan Ekspozicion kaj Ĉinion
(GMT+08:00) 2010-03-10 12:30:17
La 10-an de marto, en Pekino okazis 3-a parolado de la jarkunveno de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Komitatano de la konferenco Sun Jiazheng montris en sia parolo, ke baldaŭ inaŭguriĝos Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Tiam kolektiĝos en Ŝanhajo multaj vizitantoj venintaj el diversaj lokoj de la mondo. Ili vizitos kaj la Mondan Ekspozicion kaj Ĉinion.