Vizitu Forumon

Ĉi-jare enspezo de kamparanoj kreskos je pli ol 6%

(GMT+08:00) 2010-03-10 14:56:35

La 10-an de marto en Pekino ĉina agrikultura ministro Wei Chaoan esprimis, ke ĉi-jare la enspezo de kamparanoj kreskos je pli ol 6%.

En tiutaga gazetara konferenco Wei Chaoan diris, ke ĉi-jare la ĉina Agrikultura Ministerio alprenos multajn rimedojn por realigi la celon.

Wei Chaoan esprimis, ke pasintjare la pura enspezo de ĉiu ĉina kamparano estis pli ol 5 100 juanoj, pli multa je 8,5% ol tiu en la antaŭa jaro. Malgraŭ tio, la pura enspezo de kamparanoj ankoraŭ estas en granda distanco for de tiu de urbanoj. Tial la 6-procenta kreskado de enspezo de kamparanoj estas garantio por redukti la distancon inter urbanoj kaj kamparanoj kaj plimultigi enspezon de kamparanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto