merkrede 23-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Ĉinio plenumis ellaso-reduktan celon de 11-a Kvinjara Plano antaŭdate je unu jaro

(GMT+08:00) 2010-03-10 16:30:39
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

La 10-an de marto en Pekino, s-ro Xie Zhenhua, vicestro de la ĉina Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke ĝis la fino de la jaro 2009, la energi-konsuma kvanto por la unita ĉina enlanda produktvaloro malleviĝis je 14%, la totala ellasa kvanto de la kemia oksigena postulo, je 10%, kaj la totala ellasa kvanto de la karbona dioksido, je 13%, per ĉio ĉi Ĉinio plenumis la ellaso-reduktan celon difinitan en la 11-a Kvinjara Plano de la Socialisma Konstruado antaŭdate je unu jaro.

En la sama tago, la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon pri energio-ŝparo kaj ellaso-redukto. Laŭ la menciita plano, la ĉina celo pri energio-ŝparo kaj ellaso-redukto devas esti plenumita en la jaro 2010.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto