La 10-an de marto en Pekino, siria ambasadoro en Ĉinio Khalaf Al-Jarad diris, ke okazigo de la du jarsesioj en Ĉinio ludas la gravan impulsan rolon al la ekonomia kaj socia evoluado de Ĉinio, kaj la ĉina praktikado de la demokratia politiko fariĝis modelo referencinda por multaj evoluantaj landoj.
Laŭ informo el la ĉina Xinhua Novaĵagentejo, kiel observanto, siria ambasadoro Khalaf Al-Jarad ĉijare ĉeestas al la du jarsesioj de Ĉinio, kaj aŭskultis la raporton pri la registara laboro faritan de ĉina ĉefministro Wen Jiabao.