marde 22-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Ĉinio prenos "reguligon de strukturo" kiel unu el gravaj taskoj de industria disvolvo ĉijare

(GMT+08:00) 2010-03-12 16:49:32
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )
La 12-an de marto en Pekino, s-ro Li Yizhong, ĉina ministro pri industrio kaj informa teknologio, diris, ke Ĉinio prenos "reguligon de strukturo" kiel unu el la ĉefaj taskoj de la industria disvolvado en la kuranta jaro.

En la sama tago, akceptante la kolektivan intervjuon de en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj, s-ro Li Yizhong diris, ke la ministerio reguligos la investan strukturon, fortigos la teknikan renovigon, kaj bridos la superfluan produktivecon.

Li akcentis, ke en la estonteco Ĉinio plirapidigos disvolvadon de novaj strategiaj industrioj, inkluzive de novaj energioj, novaj materialoj, retaj informoj, biomedikamentoj, energi-ŝparo, medi-protekto ktp.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto