
La 14-an de marto en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio influas neniun landon; Ĉinio neniam serĉis hegemonion antaŭe kaj neniel serĉos tion eĉ kiam ĝi estos evoluinta; Ĉinio aktive partoprenos plu en internaciaj kunlaboroj.
Wen Jiabao emfazis, ke Ĉinio prenos plu la vojon de paca disvolvo; kiel respondeca lando Ĉinio aprobas kaj aktive partoprenas internaciajn kunlaborojn por solvi gravajn ekonomiajn kaj politikajn problemojn de la mondo; Ĉinio senkondiĉe liveras helpojn al subevoluantaj landoj.