La 14-an de marto en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke liberkomerco forte akcelas traktadon kontraŭ la financa krizo kaj la ekonomian revigliĝon.
Tiutage en gazetara konferenco de la jarsesio de la Tutlanda Popola Kongreso Wen Jiabao diris, ke li komprenas la postulon de iuj landoj pri pliigo de eksporto, tamen li ne povas kompreni tion, ke por pliigi propran eksporton ili deziras devaluti propran monon kaj intencas trudi revaluton al alia lando. Li opinias, ke tio estas protektisma ago.